Soneto kun domaj rigliloj
en ĉambro varmuma etoso 
de dika gastlibro multjara
laŭtlegas priskribojn Barbara 
enhavo gvidas al eposo 

musoj skorpioj melolontoj 
cirkulis en tiu ĉi domo 
ĉiu besto estis fantomo 
minaco venis al rakontoj 

preskaŭ ĉiuj skribis simile 
ke estis malsataj kaj dormis 
tre ofte ege maltrankvile 

domrigliloj laŭte ekkrakis 
spirito venis kaj informis 
ke korvoj kaj kornikoj grakis
Soglio, la 15an de februaro 2004