Soneto pri Sztaudynger-libro
mi ridis per iama rido 
ĉar nun libro estas ridinda 
tio signifas kolerinda 
malnovkomika dirlidido 

aŭtoro prezentas virinojn 
kiel aldonaĵoj por viroj 
je purigado kaj kuiroj 
profanante feministinojn 

"ŝercoj maljunaj kiel junaj"
oni citas tiun proverbon 
dum travivaĵoj oportunaj 

kiu ridas tiu atestas 
ke li ne havas sanan cerbon 
mi tiujn ŝercojn ne digestas
Soglio, la 16an de februaro 2004