Soneto pri matenspirito
mateno pentris bonan tagon 
eliris de pikoj montaraj 
per turkisoj internubaraj 
atakante mian imagon 

unue knaro poste paŝoj 
aŭ ritmaj batoj en abismo 
okazis vera okultismo 
spirito venis sen gamaŝoj 

mi iris trovi la fantomon 
trarigardante tutan domon 
fine mi aŭdis idiomon 

malantaŭe ombro griziĝis 
vento blovis fono heliĝis 
frua aŭroro koraliĝis
Soglio, la 18an de februaro 2004