Soneto pri evangelio
la dimanĉan evangelion 
pri bonfaro al malamikoj 
mi proponas por katolikoj 
ĉar ne ĉiuj konas biblion 

Jesuo diris al lernantoj 
“ne kondamnu la kontraŭulojn
kaj pardonu viajn ŝuldulojn” 
jen la mesaĝo por kredantoj 

mi ne volas ĉi tie fari 
la eklezian moralizon 
sed la atakojn kontraŭstari 

por redaktoro de l’ gazeto 
kiu faras evangelizon 
estas tiu pia pamfleto
Zuriko, la 23an de februaro 2004