Soneto enciklopedia
pensondoj fluas paralele 
ĉiam en la sama direkto 
kun preskaŭ simila aspekto 
probable ankoraŭ samcele 

ĝuste de diversaj medioj 
venis mendoj kun la omaĝo 
pri forgesita libropaĝo 
por novaj enciklopedioj 

kial voĉoj samtempe venas 
samteme kaj ankaŭ samvorte 
tion mi tute ne komprenas 

titolo sonis samprononce 
ordone kaj  sufiĉe forte 
surprizo venis senanonce
Zuriko, la 8an de februaro 2004