Soneto pri verdaj aferoj
nekredeble sed en Pollando 
mi trovis hazarde verdulojn 
mi skribis „ne protektu kulojn 
sed venu al centro de rando” 

jam pasis pli ol tridek jaroj 
de nia unua agado 
ekologia navigado 
kun multaj pezaj kontraŭstaroj 

nun oni esprimas facile 
tion kio tiam okazis 
la vero sonas malhumile 

la tempo ne pasis trankvile 
konvinko sur mensogoj bazis 
estis danĝero venki stile
Zuriko, la 16an de marto 2004