Soneto pri mielkalikoj
ĉiutage elkreskas novaj 
kun tute aliaj koloroj 
printempaj kalikformaj floroj 
rezistkapablaj kaj multpovaj 

flavaj kun diversaj ombrozoj 
de hela ĝis forta sepio 
bluetaj kiel utopio 
kaj lilaj kiel alpaj rozoj 

alflugas bienoj kaj burdoj 
zumante pri vintro-forviŝo 
ĉe apudaj arbustaj hurdoj 

sur subĉielaj kumulusoj 
spegulas tekse en tapiŝo 
mielkaliketaj krokusoj
Bastiono de Silento, la 20an de marto 2004