Soneto pri ekzistetapoj
ekzisto kuras je etapoj 
feliĉfugoj kaj mizerfaloj 
prosperegoj kaj sortfataloj 
finfine foriĝas de mapoj 

iuj centroj ne plu funkcias 
ili tute ĉesis centraĝojn 
ŝanĝante devige etaĝojn 
aŭ eĉ en keloj erozias 

komuna eco estas volo 
por progreso je ĉiu prezo 
kiu okazas nur petolo 

grandaj ruinoj de kasteloj 
havis iam povon en mezo 
kaj nun imponas per krueloj
Bastiono de Silento, la 30an de marto 2004