Soneto je la nostalgio
mordas min male nostalgio 
por vodko kun feta haringo 
kaj cepo dum knajpa mitingo 
iam estis por mi magio 

la fetoro alkoholaĉa 
disvastiĝis eĉ en preĝejoj 
en aliaj gravaj sidejoj 
la kutimo estis malplaĉa 

ĉiuj orienteŭropanoj 
festas kun vodko de naskiĝo 
ĝis morto inter vivkompanoj 

vino elvokas malestimon 
apartenas al malprestiĝo 
mi nun vine trapasis limon
Zuriko, la 6an de marto 2004