Soneto pri trompa „tiscali”
atentu ĉar tiu firmao 
sciopovas liveri fakturojn
kiuj distribuas terurojn 
ĉiele anstataŭ manao 

tempospaco – ĉiumonate 
kun la sama komentario 
de la sama sekretario 
kaj ĉiam same surogate 

oni devas nepre klarigi 
ke ĉio estas miskompreno 
admonon denove nuligi 

poste venas ankoraŭfoje 
ĉagreno pro l’ sama deveno 
„tiscali” servas paranoje
Bastiono de Silento, la 1an de aprilo 2004