Soneto pri rolo kun volo
en iu ajn alternativo 
mi kiel simpla kunvivanto 
neniam estis batalanto 
ĉar mi ne batalas por vivo 

mi vivas modeste laŭ stilo 
formita hazarde per sorto 
en mia stablo gravas vorto 
kiun mi uzas en utilo 

tre ofte en eta soneto 
mankas loko por artikolo 
sen „la” ekestis mia skolo 

ni venu al komenca reto 
por vivi ludas certa rolo 
por koni lingvon ankaŭ volo
Zuriko, la 13an de aprilo 2004