Soneto pri socia kazo
indiĝenoj estas malriĉaj 
sur vizaĝoj restas klopodoj 
tamen domoj estas pagodoj 
tre puraj - loĝantoj feliĉaj 

najbaro renkontas najbaron 
senkompate ĉiam la saman 
malĝojan kaj daŭre tiaman 
kiu mendas similan varon 

en tiuj ĉiutagaj zorgoj 
estas loko por bondeziro 
kaj ŝerca rido eĉ pri sorgoj 

oni devas nepre italojn 
babilemajn laŭdi kun miro 
pridiskutante eĉ detalojn
Castellina Marittima, la 17an de aprilo 2004