Soneto pri kiĉplena loko
ni rigardas rekten de turo 
kie tombejego odoras 
simile al Soglio vaporas 
aserte per nia futuro 

ni iris tien scivoleme 
eble pro halucinacio 
pli granda ol en Venecio 
tombejo instigis nin teme 

sur ĉiu tombo artifike 
kun plastaj floroj kaj folioj 
odoris per kiĉo fortike 

animoj en kosmon forflugis 
kaj restis nur anomalioj 
kiujn neniu ĝis nun plugis
Castellina Marittima, la 18an de aprilo 2004