Soneto - pri kiuj ululi?
en knajpo vilaĝkomunistoj 
en aĝo hiperemerita 
babilas pri vivo merita 
kaj plendas por kapitalistoj 

ĉiam la samaj ne aliaj 
de knajpo al knajpo moviĝas 
ili tre ofte translokiĝas 
ĉar lokoj estas idiliaj 

strange mi ne renkontis pastron 
malgraŭ vizito en preĝejo 
sed mi trovis vilaĝan mastron 

mi ne povas tiel ululi 
kiel noktuo ĉe loĝejo 
indiĝenojn kore gratuli
Castellina Marittima, la 19an de aprilo 2004