Soneto pri kanto de Pino
turo malas se kantas Pino 
baladojn kaj operajn kantojn 
dum paŭzoj persvadas migrantojn 
ke survoje estas "bambino" 

staris apude kun gitaro 
kaj per bone formita voĉo 
ekflustris ion pri riproĉo 
dronante en propra amaro 

havas bonan repertuaron 
de Brecht la trigroŝan operon 
kaj pisan popolan kantaron 

en tiu multspeca koncerto 
la plej grava estis ofero 
al cindrujo... ne en koverto
Pisa, la 22an de aprilo 2004