Soneto pri matura tempo
tre longe daŭras maturiĝo 
dek ok jarojn - jam respondeco 
sed restas tamen infaneco 
kiu malhelpas por prestiĝo 

kiam venas l' unua tasko 
kaj aperas malfacilaĵoj 
finiĝas vivaj fabelaĵoj 
okazas de maturo nasko 

post sukcesoj tuj disreviĝoj 
venas kaj krom nia perplekso 
atestas pri malmaturiĝoj 

post jaroj ni fariĝas lacaj 
nur pro tro matura komplekso 
kaj alvenas tempoj minacaj
Castellina Marittima, la 23an de aprilo 2004