Soneto socie diversa
oni demandas nin pri tio 
kion ni serĉas en vilaĝo 
ĉiuj miras eĉ kun domaĝo 
kial ni restas en plorio 

setlejo en meza grandeco 
ankaŭ kun ĉiuj aldonaĵoj 
kaj kun belegaj vidindaĵoj 
ordigas ĝin kolektiveco 

estas ĉio por simpla vivo 
magazenoj restoracioj 
mirinde ke en kolektivo 

damo havis multe da oro 
klaĉis pri diversaj nocioj 
"komunismo estas hororo"
Castellina Marittima, la 25an de aprilo 2004