Soneto pri ekvilibrumo
baldaŭ estos situacio 
kiam plena malmoralizo 
zorgos pri socia surprizo 
kun ekvilibra emocio 

tio signifas ke duono 
de loĝantaro estos krima 
kaj duono sekurintima 
sen arbitro kaj sen admono 

neniu scios pri alia 
ĉu prava homo aŭ krimulo 
ekvilibro anomalia 

bonorda sidos en prizono 
kaj regos ekstrema ruzulo 
malbonekvilibruma bono 
Bastiono de Silento, la 29an de aprilo 2004