Soneto pri vojo al Romo
ĝuste mia majstro retpaĝa 
pilgrimas al Romo obstine 
kun malfacilaĵoj rutine 
entrepreno piedvojaĝa 

komprenu bone – perpiede 
li iras tien de Zuriko 
de kredo devenas fortiko 
kiel iam sanktulo – tede 

ĉiam skribas pri dentdoloro 
anstataŭ pri vojo belega 
sen iu mola metaforo 

bonvenigos lin monsinjoro 
ĉar papo por li tro sanktega 
sed kun surprizo en memoro
Bastiono de Silento, la 3an de aprilo 2004