Soneto pri nepraj bezonoj
Barbara per la komputilo 
trairis ĉiujn kontinentojn 
elektante kelkajn eventojn 
por libertempada utilo 

kondiĉoj aspektas simile 
devas esti turkisa maro 
aŭ multekolora montaro 
kun akvo flustranta trankvile 

por mi sufiĉas Bastiono 
de Silento kaj sur la tablo 
kajero kun akra krajono 

mi ankaŭ vojaĝas volonte 
ĉar mia poezia stablo 
bezonas inspiron elfonte
Bastiono de Silento, la 5an de aprilo 2004