Soneto pri malfortsuperoj
malforto estas homriĉeco 
se homo scipovas ĝin uzi 
por bagatelaĵojn rifuzi 
kaj trovi vojon al multspeco 

amaso ŝajnas ĉiam pompa 
ĉiuj kunaj subordigantoj 
fariĝas ofte arogantoj 
kaj humaneco restas trompa 

ekzemple pulvoelpensantoj 
faras ridindajn aktivaĵojn 
zorgante nur pri propraj kvantoj 

ekkonscio pri tiuj faktoj 
fortigas intelektajn draĵojn 
kaj helpas je larĝaj kontaktoj
Zuriko, la 8an de aprilo 2004