la mondo bezonas trankvilon sed bedaŭrinde daŭras bruo ĉu kongruo aŭ malkongruo homaro ne havas ŝlosilon mi volas rigardi „Pasion” pripensi pri ŝuldo kaj puno iam kaj hodiaŭ – plenluno per morto portas inversion kreteniĝintaj ĵurnalistoj konvinkas min pri teroristoj sed soldatoj estas sadistoj jam en „Pola purgatorio” estis mia komentario pri la fremda teritorio