Soneto tamen pieroga
vetero por la gastoj servis 
ili iris al neĝ' montara 
kaj mi sole eĉ sen Barbara 
trankvilecon por mi rezervis 

poste pro loko malpermesa 
ili devis pagi mandaton 
subtenante malriĉan ŝtaton 
evento okazis karesa 

oni pierogojn kuiris 
ĉar neniu vorto signifas 
ĝuste tion kion mi diris 

sunsubiro estas mirinda 
bongustajn pierogojn ĉifas 
silogisme regulo blinda 
Zuriko, la 16an de majo 2004