Soneto pri io probabla
duelo je aroganteco 
mi kontraŭ persono "kultura" 
en testo aliprocedura 
tamen kun plena respondeco 

kompreneble mi ne minacas 
ĉar estas pri tio certeco 
ke grado de diletanteco 
progresas kaj kapitulacas 

sendepende de la rezulto 
espereble prava kaj klara 
ambaŭflanke malvenkos stulto 

spektaklo dronos en tumulto 
kvieto fariĝos amara 
ne karaj... okazos malmulto
Zuriko, la 18an de majo 2004