Soneto pri la naciecoj
nacioj havas siajn ecojn 
kiel ĉio sur tiu mondo 
eĉ negativajn - la respondo 
intertempe perdis gravecojn 

tiuj kiujn oni suspektas 
pri antipatriotismeco 
eĉ kun grandega kuraĝeco 
en defendado malefektas 

tute ne temas pri malordo 
por detrui aman patrujon 
sed pri patriotisma hordo 

patriotoj jam perdis virtojn 
diamanto lasis cindrujon 
kaj nun kun ili havas flirtojn 
Zuriko, la 25an de majo 2004