Soneto pri patriothonto
mi hontas ke mi estas polo 
pro okupado de Irako 
kaj pro soldataĉa atako 
laŭ de usonbovpaŝtistvolo 

mi ne plu estas samlandano 
alie usonservilisto 
mi estas libera verkisto 
kun pura ne sangita mano 

soldato en Irako aŭdu 
jen mia privata konsilo 
dizertu kaj pacon aplaŭdu 

Santo Domingo Samosierra 
lokoj de honta malutilo 
de pola ago malfiera 
Bastiono de Silento, la 28an de majo 2004