Soneto kun estima tero
pro honto oni ne plu aŭdas 
"ni ne forlasos nian teron" 
ĉar oni perdis tiun veron 
kiu propran moron aplaŭdas 

foriras kaj denove venas 
malsanaj ideologioj 
kaj trovitaj analogioj 
jam ne plu al ni apartenas 

oni kantas tiujn kantarojn 
kiuj per kiĉaj plagiatoj 
malpurigas sanktajn altarojn 

tiamaniere ruzuloj 
kun certe mafiaj rilatoj 
staras ĉe patriotpostuloj 
Bastiono de Silento, la 30an de majo 2004