Soneto per ci al Petrarka
ĉirkaŭigas min ignorantoj 
"malnova lingvo forgesita 
nova ankoraŭ ne konita" 
eco de ĉiuj elmigrantoj 

mi sidis ("vi venas malfrue!") 
maldekstre en la lasta vico 
interesigis min servico 
ĉar paroloj sonis enue 

mi trinkis je interfratiĝo 
kun majstro Petrarka persone 
"Francisko je cia prestiĝo!" 

dum ni ambaŭ plenplene drinkis 
li tuj malaperis plafone 
kaj min al reiro konvinkis 
Zuriko, la 16an de junio 2004