Soneto pri iluzieco
"vidu - homo estas malforta" 
"individuo - estas nulo" 
"milionfingro" - malgravulo 
nur febla - ankoraŭ ne morta 

ĉiu estaĵo komunumas 
vivon kondukas ekspluate 
argumentas mempostulate 
mokas kiam aferoj fumas 

volas tranavigadi marojn 
sed por tio estas tro pigra 
atendas paradizajn varojn 

forkurante al kolektivo 
ne scias pri realo nigra 
scio ŝajnas alternativo
Zuriko, la 18an de junio 2004