Soneto pri disreviĝado
en Esperanto disreviĝo 
posedas mildigon en kerno 
konsolon en eta konsterno 
do velkas psika detruiĝo 

ekestas la plej ofte tiam 
kiam oni nin subaprecas 
sed diri pri tio ne decas 
humiliĝo helpas neniam 

se ni ne estas elektitaj 
kaj ni la demandojn ricevas 
por respondoj nepreparitaj 

anstataŭ kompato ŝercado 
malamikoj de rido krevas 
ne ploru! - foriros lacado
Zuriko, la 24an de junio 2004