Soneto je nomtago Vlado
Vlado hodiaŭ sian nomon 
meritigas per kalendaro 
kolonelo do kun fanfaro 
por festo preparas li domon 

temo venis al historio 
kiel estis kaj kiel estas 
praktiko sorton tre molestas 
espere sed sen eŭforio 

sur la uniformo medaloj  
veterano malfermas ŝrankon 
alvenas iamaj skualoj 

"ni ne forlasos nian teron"
kavalerio batas tankon 
nun kolonelo serĉas veron 
Zuriko, la 27an de junio 2004