Soneto pri la teroristo
vi scias tamen vi silentas 
ke teroristo tre danĝera 
estas heroo kariera 
kiu estas?... ĉu vi konsentas? 

Józef Piłsudski - jes! la sama 
kiun oni pritraktis "lule" 
en aktoj "Terroristen Schule" 
prizona vivo estis drama 

hodiaŭ "Unuan Brigadon" 
militaj marŝorkestroj ludas 
ĉiuj salutas kamaradon 

provu pro teroristo plendi 
se vi jam historion studas 
vi povas puran veron mendi  
Bastiono de Silento, la 7an de junio 2004