Soneto pri fermita sceno
ektondris kiel ĉe komenco 
sur montoj ŝtormo freneziĝis 
fulm' post fulmo - nokto heliĝis 
vekis min merlo - eminenco 

teatro de nuboj finiĝis 
ĉiuj portaloj jam fermitaj 
malplenaj scenoj trankvilitaj 
ĉielo blue estingiĝis 

malantaŭen bela semajno 
morgaŭ vento adriatika 
blovos al nia nova gajno 

lasta rigardo kaj ĝis iam 
Chalet Anneli tre mistika 
kun nuba teatro por ĉiam 
Gimmelwald, la 17an de julio 2004