ARo tri naŭ tri naŭ tri - signo de aŭto de imitadulo ĉiam hupas tiu stultulo sen honoro ankaŭ sen digno idioto imitas svison kaj per putra menso imponas sed ĉiuj lin ĉi tie konas li havas jugoslavan pison en oliva ĝardeno kantas baladojn sentimente trio ĝenas ilin freneza krio tiu fantomo ĉie hantas perdiĝis mito pri trankvilo ĉar komenciĝis vodevilo