Soneto ĉe korespondado
mi devas daŭre korespondi 
kun problemo ĉar mi ne emas 
eĉ ne scias pri kio temas 
sed mi scipovas pensojn tondi  

ĉifoje mi volas sveltiĝi 
kaj tio ne estas favora 
por iu etoso bonkora 
mi povus certe enuiĝi 

priskribis edzino de vokto 
ke ŝi turpe alkoholiĝis 
ŝia vivo fariĝis nokto 

ĉu vi povas ion konsili 
ĉar mi obstine trankviliĝis 
kaj mi volas daŭre trankvili
Bastiono de Silento, la 16an de aŭgusto 2004