Soneto je fojna odoro
ĉe Bastiono de Silento 
oni falĉas ĉiujn herbejojn 
kaj kovras apudajn setlejojn 
per freŝe odoranta vento 

la tuta ebenaĵo bruas 
per laŭtaj traktoraj motoroj 
kaj en ĉiuj sidas ŝoforoj 
posedantoj ilin instruas 

feliĉe tiu herbfalĉado 
daŭras mallonge - poste venas 
longa tempo por sekigado 

en la valo Avers Bruno Loi 
ankoraŭ manfalĉilon tenas 
bondezirante homojn per "hoj!" 
Bastiono de Silento, la 23an de aŭgusto 2004