Soneto je telefonado
al Kuncewicz mi telefonas 
dirante ke mi jam plenumis 
ĉion je kio mi gustumis 
kaj tempo min tagojn aldonas 

li diras ke mi ĵus forprenis 
de li vortojn kiujn li uzas 
kiam ĉiutage rifuzas 
ion kio lin jam ĉagrenis 

ĉu unu libro pli aŭ malpli 
tio ludas neniun rolon 
ĉar oni devas librojn stapli 

"cześć Piotrze" kaj ĝis la reaŭdo 
plenumu daŭre vian volon 
sed ne atendu por aplaŭdo 
Bastiono de Silento, la 28an de aŭgusto 2004