Soneto olivkronolimpa
eniras mian kapon galoj 
diversaj kiel en kaoso 
en tiu kuira bigoso 
ne estas loko por detaloj 

en olimpikoj emocioj 
pro venkoj kaj ankaŭ pro perdoj 
en ĉiu lando muĝas herdoj
pro patriotaj ambicioj 

standardoj himnoj ankaŭ ploroj 
ĝojo pro gloro de aliaj 
certe ne estas nacimoroj 

grekoj belan moron starigis 
kun olivaj kronoj foliaj 
per tio poetojn mirigis 
Bastiono de Silento, la 29an de aŭgusto 2004