Soneto pri amikinsorĉoj
Genowefa Durska-Kaczmarek 
mia lerneja amikino 
ekestis vera sorĉistino 
"hokus pokus" ekestas arek' 

miajn librojn mi al ŝi sendis 
ŝi ricevis ilin malsekajn 
mi forgesis sorĉojn arekajn 
ĉar mi malĝustan keston mendis 

mi ne posedas sorĉajn fortojn 
pro tio en la hospitalo 
mi ekaŭdos tristigajn vortojn 

super mi pendas en aero 
de Genovefa idealo 
estas nekredebla afero 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 2004