Soneto ora kaj furora
moderno atingas ĉielon 
ŝanĝiĝis "ora et labora" 
nun estas ora kaj furora 
prenanta lakton kaj mielon 

ne gravas "devas aŭ ne devas" 
ne estas ĝusta periodo 
por klaĉi pri bona metodo 
"esti aŭ ne esti" nun krevas 

oni devas senti pri farto 
kaj alidire pri profito 
ĉiumomente estas starto 

"memento mori" mallongigas 
nian vivon ankaŭ "cogito" 
kial mi temon latinigas? 
Bastiono de Silento, la 6an de aŭgusto 2004