Soneto pri amiko de Bush
OSAMA BIN LADEN nun ridas 
ĉar li plenumas siajn planojn 
li eĉ pligrandigas rikanojn 
kaj je siaj sukcesoj fidas 

ĝuste pro ago de Usono 
li granda heroo ekestis 
ĉar li efektive molestis 
anstataŭ sidi en prizono 

Bush povas lin doni ordenon 
pro grandaĵ kaŝiĝaj meritoj 
kaj por CIA fari benon 

por Bush estas taŭga nur moko 
jen la plej grandaj kompromitoj 
sur l'  mondo en l' tuta epoko 
 

Zuriko, la 12an de septembro 2004