Soneto pri ritualsono
homo elpensis Bonan Dion 
por Bona Dio kreu homon 
kiu kreis plendan simptomon 
kaj Dio lin donas nenion 

eĉ povas esti dia kulpo 
ke mi nun ne pri ĉio kredas 
espero doloron ne knedas 
kaj pento trairis al vulpo 

se Bona Dio estus justa 
tiam prenus la prezidenton 
de Usono al loko ĝusta 

Dio - prenu lin al ĉielo 
por ke li ne faru fermenton 
mortigan - li estu anĝelo 
Bastiono de Silento, la 22an de septembro 2004