Soneto pri akra antaŭo
de Norwid tre kritika frazo 
emociigas naivulojn 
sed ne polajn politikulojn 
tio ne estas nova kazo 

"antaŭen" - jen akra ordono 
laŭ prezidento al Irako 
kaj poste morto en atako 
heroeco estas propono 

Dio min verŝajne punigis 
per mia nasko kiel polo 
tiu honto min deprimigis 

historio konas hontegojn 
traktatajn nur kiel petolo 
regantoj preparas rilegojn 
Zuriko, la 24an de septembro 2004