Soneto pri temo dilema
amikino de lernej-jaroj 
respondas ke ŝi tre volonte 
elektus saĝon tamen honte 
malsaĝumas deputitaroj 

ambaŭ ĉambroj de deputitoj 
konsistas de homoj koruptaj 
dece nekredeble voluptaj 
ankaŭ de mafio dungitoj  

timo ne nur en unu lando 
ĉar estas problemo tutmonda 
ke loĝantaron premas bando 

individuo en amaso 
kaŝiĝas sed temo responda 
ŝajnas trovebla ĉe Judaso 
Zuriko, la 25an de septembro 2004