Soneto pri tago sen aŭtoj
ĉirkaŭe de Zurika Lago 
oni festas senaŭtan tagon 
aŭtomobilistan imagon 
influas pronatura ago 

eĉ Limmatquai estas fermita 
kiel provo por la konstanta 
malpermeso - nun oponanta 
grupo fartas sin provokita 

pro tio eĉ kelkaj profitos 
ekzemple domoposedantoj 
loĝantojn per prezoj iritos 

kvartalo estos atrakcia 
ĉar alvenos trankvilamantoj 
venos fazo mediacia 
Zuriko, la 26an de septembro 2004