Soneto banaleŭforie
aktivado tute senpova 
se mankas ideo aŭ saĝo 
tiam por glora mem-omaĝo 
oni uzas la vorton "nova" 

rigardu al la historio 
kiel naskiĝintaj novaĵoj 
rapide fariĝis stultaĵoj 
eĉ kun banala eŭforio 

literatura "nova ondo" 
kun la malnova enueco 
foriras hontege de l' mondo 

laste aperis la sinistra 
"nova" kompreneble lefteco 
sed vere ĝi estas filistra
Bastiono de Silento, la 29an de septembro 2004