Soneto pri "nova" balono
malnova ideologio 
eĉ se ĝi ne plu estas mova 
nomiĝas oportune "nova" 
kaj iras al patologio 

ekestis fervora diskuto 
pri nenio jes pri nenio 
bedaŭrinde kun ironio 
okazis preskaŭ ekzekuto 

balono falis sed ne krevis 
ankoraŭ iu ĝin blovigos 
diskutintoj ripozi devis 

jen la konkludo por momento 
kun "nova maldekstro" vin ligos 
lace grand-aga "nova vento"
Bastiono de Silento, la 30an de septembro 2004