Soneto kun papera ringo
finfine l' afero klariĝis 
la libro estis eldonita 
ĉifoje bone redaktita 
kaj tuta verko valoriĝis 

temas pri "Ringo el papero" 
de Zygmunt Hapt - mi ĝin kritikis 
ĉar literaturaĵo likis 
nun mi ĝin laŭdas kun tolero 

aŭtoro longe en ĉielo 
kaj literatura impreso 
de lia verko estas belo 

mi pardonpetas vin spirito 
pro la iama malkareso 
mi zorgos pri via merito 
Bastiono de Silento, la 9an de septembro 2004