Soneto pri vojevodio
administro aspektas jene
kantono estas en Svisio 
en Pollando vojevodio 
tute memstare aŭ kurtene 

vojevodo - gubernatoro 
nomumita de l' centra povo 
kiel je la cara temp-blovo 
popolo estas por laboro 

"silentu - se ne - vi foriros" 
"homoj krias - kion mi faru?" 
"pri demokratio vi miros" 

"tro buntajn imagojn vi havas" 
"sur la dura grundo vi staru" 
"kiu ĉe trogo - tiu pravas"
Zuriko, la 10an de januaro 2005