Soneto pri iamaj limoj
neniu loko en loĝejo 
por kruelaj eventoj limaj 
iamaj aferoj intimaj 
nun dormas en subtegmentejo 

ekzemple stampita pasporto 
plene – jam sen iu ajn loko 
malaperis horor-epoko 
kun sekretpolica eskorto 

kontraŭuloj de unuiĝo 
certe tiam ne veturadis 
ili balbutas sen prestiĝo 

Halt’! nekredeble forta vorto 
ofte nian dignon degradis 
kaj nun – tute plena komforto
Zuriko, la 20an de januaro 2005